En Esperanto-Societo Kebekia kaj Kanada Esperanto-Asocio ni jam delonge pensis fari novajn informilojn pri Esperanto, kaj en la preparoj por la Monda Socia Forumo en Montrealo ĉi-jare ni fasonis tre belajn kalendaretojn kaj paĝ-indikilojn por reklami Esperanton kaj niajn asociojn.
Antaŭ ol la Estraro de UEA elektas urbon por la UK, reprezentantoj de UEA vizitas kandidat-urbojn por inspekti eventualajn kongresejojn, hotelojn kaj vidindaĵojn, kaj por konatiĝi kun la lokaj organizaj teamoj. Ankaŭ Montrealo – kandidat-urbo por la UK en 2017 – ne estis escepto.
Ĵenja daŭrigas siajn aventurojn en Japanujo, unue al Obama (ne tiu, alia!) en Hokuriku, poste al Fukui kaj terkultivista komunumo Hoeiĝuku, kaj revene al Kioto, kie Ĵenja fariĝas japanino …
Kun preskaŭ 130 mil registritaj uzantoj ĉie en la mondo kaj kelkaj milionoj da paĝvizitoj ĉiumonate, Lernu estas la plej granda Esperanto-retejo kaj Esperanto-komunumo en la mondo. Dekomence, la paĝaron financas la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF), inter multaj aliaj projektoj grandaj kaj malgrandaj.
When people learn that Esperanto is my family language, they often ask: “Why Esperanto and not Russian, your first language? Or English, your husband’s first language?”